de Adelaide Carvalho (tradukita de Bettina Myers, retradukita de Noam Mohr) El la Novajxletero de IVU, Februaro/Marto 1996 Deutsch - English - Español - Esperanto - Hrvatski - Italiano - Româna La Novajxletero de IVU Numero 13/94 publikigis poemon verkitan kun granda doloro kaj sufero de Nicola Thomas. Gxi rakontas pri la bestoj kreskigitaj en fabrikejoj, kiuj, post longa cxenaro da suferado, elvenas eltrancxite kaj kuirite sur la telero de la averagxa persono en tiuj cxi finaj jaroj de la dudeka jarcento. La poemo sugestas du cxefaj temoj. Unue, la graveco de la batalo doni al bestoj la rajton de vivo en la plej natura stato posibla: en la malferma aero kaj ne inter kvar muroj, marsxante sur la tero kaj ne sur metalaj kradoj, ktp. Se ni insistas trakti bestojn pli kaj pli kruele, cxi tiu konduto pli krueligos la homaron. Due, la ordinara civitano devus konvinki sin, ke homoj povas vivi multe pli bone mangxante malmulton aux neniom da viando, dependante de bestaj kromproduktajxoj kiel ovajxoj, laktajxoj, jogurto, fromagxo, ktp. Kiom da sanproblemoj, kiom da ekologia malpurigado pro fekajxo, kiom da elmigrado pro malricxeco malseverigxus se konscio disvastigxus, ke homoj ne devas kolekti sian forton je la kosto de la besta vivo. En la poemo nomita "Instanto," unu fama Portugala poeto, Miguel Torga, montras la tenerecon, kiun sxli sentas pri bestoj. Persono, kiu ne estas verkisto, sed kiu estas pli sentema, karesas la flankon de la bovo aux la kapon de la sxafo kiam sxli iras al brutmerkado, aux dorlotas kuniklon kiam sxli vizitas sian patrujon. Kiel ni povas kompreni la ordinaran civitanon, kiu, gxuste post siaj dorlotoj kaj karesoj, sidigxas kaj regalas sin per mangxo el eroj de besto? Cxi tio estas iom paradokso, sed gxi estas komprenebla. Iuj ankoraux memoras la mangxojn, kiuj ili mangxis kiam ili estis infanoj. Aliaj personoj, kiuj ne havas tiajn bonajn memorojn, rimarkas tion, kion faras tiom da patrinoj kaj patroj aktuale. Kun karesoj, kisoj, kaj ruzeco - vidu jen venas la aeroplano - aux manumo cxirkaux la orelo, ili sxovas mangxajxon en la busxojn de siaj infanoj, kiun ili ofte taksas repugna. Kia odoro, kia senso! - ne estas hazarde, ke infanoj rifuzas viandon kaj fixajxon. Sensentigado je tia juna agxo de tiuj, kiuj zorgas nin kaj defendas nin de tiom multaj dangxeroj, estas malfacile perdebla. Necesas jaroj por kompreni, ke ne cxio, kion instruas la familio, instruistoj, amikoj, kaj televido, estas bona por la homaro.
|