El la Novajxletero de IVU , Februaro/Marto 1996 - English De la plumo de la prezidantoGeamikoj,Skribante cxi tiun leteron frue dum la jaro, estas mia plezuro bondeziri por vi felicxan kaj sanan 1996. Cxiuj ni pregxu por paco en cxi tiu Tero inter cxiuj vivaj estajxoj. Intereso pri vegetarismo kreskas. Gxi plipopularigxis tra la tuta mondo. Homoj vegetaranigxas cxefe pro du kialoj: (1) pro sano, kaj (2) pro etiko (mortigi bestojn kaj mangxi ilin estas maletike). Por havi pli etikan, pacan mondon, la mortigado devas cxesi, kaj de homoj kaj de bestoj. Ni konstruu pli bonan mondon, de paco kaj harmonio de amo kaj ridado.Se nova mondo ja aperos, ni strebu kontraux malscio, malricxeco, maljusteco, kaj krueleco. La uzo de scio kaj povo por detruo, anstataux por servo al la homaro, estas miaopinie speco de krueleco. Cxu la homaro uzas la atingitajn povon kaj scion cele al servo cxu al detruo? Kunsentado kaj kompato estu la fundamento de iu ajn provo konstrui kaj beligi la mondon. Tio profitigos la tutan homaron. Konscio kaj edukado estas nepraj, kaj ili ofertas al ni rolon ludeblan. Al mi, cxiu vivo estas sankta, do pripensante etikon ni okupigxu ne nur pri la homaro sed ankaux pri la bestaro. Ni helpu kaj kunsentu cxiun vivon, evitante vundon aux krulecon al io ajn viva. Por eduki cxiujn al cxi tiu vivmaniero, ni devas krei ligon de kompato aux "Karuna", klubojn de kompato en cxiuj lernejoj en cxiuj landoj. Tia reto multe helpos niajn junajn geknabojn (la estontaj civitanoj) kompati cxiujn estajxojn. En Hindujo dum 1995, kiun ni nomis Vegetara Jaro, la Hinda Vegetara Kongreso entreprenis la projekton de la starigo de kluboj "Karuna" en multaj lernejoj. Ni spertis ke la geknaboj, cxu vegetaraj cxu ne, deziris aligxi al la kluboj. Registaroj havas siajn cxartojn kiuj donas rajtojn al la sxtatanojn: ekzemple la rajtojn vivi, logxi, libere movigxi, havi justecon, edukigxi, kaj multaj aliaj rajtoj. Cxu ni ne nun celu al cxarto por bestoj? La vivo estas kara por cxiuj estajxoj. Bestoj bezonas prizorgon kaj protekton. Cxiuj ni bezonas kunvivi kaj eviti la detruon de la nun minacataj specioj. En ideala mondo, cxiuj pripensus la bestojn kaj antauxenigus iliajn rajtojn, por certigi ke ili povu gxui la vivon kun kiel eble malplej da homa interveno. La vegetaranisma movado implikas "Ahimson", bestan bonfarton, ekologion, kunvivadon, sanan higienon, median zorgon, nutradon, sintenon, kaj multajn aliajn aferojn. La mondo havas limigitajn rimedojn por plenumi niajn bezonojn, sed gxi ne povas plenumi nian avidecon. Tial, la vegetaranaj movadanoj bezonas vastan vidpunkton. Ni devas celi certigi ke la nutrajxo estu tauxga kaj natura kaj ankaux saniga. Agrikulturaj produktoj devas esti sen insekticidoj, kaj kulturataj helpe de naturaj sterkoj anstataux hxemiajxoj. Tio helpos gardi la naturan medion de la Tero, kaj doni al ni sanigan kaj abundan mangxajxon. Kompato al cxiuj estajxoj certigos kunvivadon kiu plej bone profitigas homojn. Ni traktu bestojn ecx kiel niajn parencojn. Ni helpu moderigi ilian suferadon, kaj ni ilin amu kaj respektu. Tiuj, kiuj malagnoskas tian filozofion, bezonas nian kuragxigon kaj helpon por instigi pli humanan pensmanieron. Vegetaranismo profitigas ne nur bestojn sed ankaux homojn. La 32a Monda Vegetara Kongreso okazos malfrue dum julio, gastigote de la North American Vegetarian Society (Nordamerika Vegetarana Societo). Helpu la kongreso nordamerikanojn montri al la mondo la vojon tauxgan por paco, sano, kaj felicxo! Ni cxiuj klopodu por disvastigi la mesagxon! Fininte tri periodojn kiel Prezidanto de IVU, mi ne rajtos reelektigxo al la posteno, do mi eksigxos dum la monda kongreso. Mi gxuis mian ofican periodon, kunlaborante kun miaj kolegoj por antauxenigi la aferon. Mi penis helpi kaj plibonigi la rimedojn de la IVU, kaj pliigi konscion pri vegetaranismo. Mi antauxgxojas renkonti multajn el vi cxe la monda kongreso. Mi ripetas tion kion diris nia Honora Gxenerala Sekretario, ke IVU konsideros helpi iun ajn societon aux asocion kiu antauxenigas vegetaranismon, kaj gxi deziras havi fortajn ligojn kun cxiuj tiaj organizajxojoj. Bondezirojn, Surendra M. Mehta, Prezidanto, IVU Raporto de la Honora Gxenerala SekretarioEstas bone auxdi de membraj societoj kaj individuaj membroj. Silento ne multe informas. Kelkaj komunikas ofte, multe sxatate. Aliaj silentas, kutime aux ecx cxiam. Intertempe, oni demandas sin cxu ili ankoraux ekzistas!! Krom se homoj komunikas, oni ne scias kion pensi. Eble la fakto, ke bultenojn ne resendas la posxto, signifas ke la mesagxo ankoraux auxdigxas. Eble ili simple forjxetas la bultenojn. Kiel scii? Bonvolu memori ke cxiflanke estas viva homo kiun gxojigas komento kaj komuniko!Cxiteme, mi deziras danki al cxiuj kiuj skribis ekde la pasinta bulteno. Estis ege kuragxige. Mi verkis artikolon "Bestoj kaj kial ili gravas" originale por revuo kiu estis petinta artikolon de mi. Poste, mi decidis iom rezivii gxin kaj publikigi gxin en la IVU-bulteno. Gxi kauxzis iomege da intereso kaj komento kaj gxi nun eldonigxas en diversaj landoj kaj lingvoj. Komencante ion, ni ne povas prognozi kien gxi iros> Same pri nia ekzemplo kiel vegetaranoj, kaj nia klopodado antauxenigi la aferon: ni ofte malesperas havi sukceson, kaj ni demandas nin kial ni tiel multe penas sed tiel malmulte gajnas. Sed subite io ekokazas kiu valorigas cxion. Labori por vegetaranismo estas grava tasko, cxar gxi kondukos al pli humana mondo, en paco kun la bestaro kaj inter ni mem. Foje, ni auxdas pri vegetaranigxinto, kaj tiam ni festu, cxar tio signifas ke la mesagxo auxdigxas kaj ke ni progresas al pli gaja estonteco, vegetara estonteco. Por ke IVU sukcesu, ni bezonas pliigxantan membraron por ke internaciaj organizajxoj taksu nin serioze, kaj pliigxantan kapitalon por povigi nin evoluigxi kaj pliigi nian agadon kaj starigi efikajn sistemojn. Membroj devas registrigxi cxiujare, kaj pagi sian jarabonon. Tio helpos IVU, kaj faciligos la taskon de la Honora Gxenerala Sekretario, kaj sxparos malnecesan posxtadon. Ni iom grandanime ne tuj forstrekis de la distribua listo la ne-pagintoj. Tamen, IVU ne povas dauxre toleri tiun elspezon, cxar nia monprovizo estas tre limigita. La kotizo estas iom malalta por la plejmulto da organizajxoj, por helpi tiujn, kiuj havas malfacilon pagi ecx ion ajn. Ni permesas senpagan membrecon por organizajxoj, kiuj ial ne povas pagi. Tamen, ecx tiuj organizajxoj devas reregistrigxi cxiujare por dauxre ricevi IVU-eldonajxojn. Bonvolu tuj sendi vian jarabonon. La kotizo de 1996 estas nun pagenda, kaj ankaux de 1995 se ne jam pagita. Tiuj kiuj ricvas nun senpagan membrecon skribu por konfirmi ke ili dauxre malkapablas pagi la jarabonon. Se ni ne auxdos antaux la komenco de majo, ni devos supozi ke via organizajxo ne plu ekzistas, aux ke vi ne deziras dauxrigi kontakton kun la internacia vegetaranisma movado. Nur tiuj kiuj gxisdate pagis rajtos vocxdoni cxe la renkontigxo de membraj societaj dum la monda kongreso en Johnstown. Nur pagintaj membroj rajtas kandidatigi iun. Por validi, iu pago devas esti ricevita antaux la komenco de la kongreso. La Interreto Moderna tehxnologio estas mirinda afero, kiam uzata tauxge por bonaj kaj moralaj celoj. IVU nuntempe uzas modernan tehxnologion por antauxenigi la vegetaranisman movadon. Ni estas nun en la Interreto. Tio ne signifos multe por tiuj kiuj ne konas la novan lingvon kaj la tehxnologion kiu ebligas komunikadon inter homoj trans la mondo, tuj kaj kun eteta kosto. Konekto al la interreto estas kutime per loka telefona centralo, do vokoj ne estas ege multekostaj. Eblas pretigi mesagxojn al homoj tra la tuta mondo, kaj poste premi butonon por dissendi ilin tuj tra diversaj komputilaj sistemoj. Antauxnelonge, mi ricevis tiajn mesagxojn el diversaj partoj de Euxropo, Nordameriko, Tajlando, kaj Auxstralio. Ecx pli bone, IVU nun havebligas gxiajn informojn per la tiel nomata "Tut-Tera Teksajxo". Iu ajn kun komputilo kaj modemo povas havi tiun informon, kaj surpaperigi gxin laux deziro. Ni metis en la "teksajxon" plenajn detalojn pri la monda kongreso, la historion de IVU, membrecajn informojn, kaj partojn de la novajxletero. Nia informo temas pri la tiel nomataj Vegetarian Pages, kaj haveblas cxe la retadreso de IVU: http://www.ivu.org/. Gxi estas en la reto nur ekde decembro, kaj la servo ne haveblis dum Kristnasko, sed dum decembro oni konektis al la pagxoj de IVU preskaux milfoje. Tamen, la eblecoj tre ekscitas, cxar tio estas bonega rimedo por kontakti homojn tutmonde. Dum novembro, estis pli ol 120,000 kontaktoj al la Vegetarian Pages, kaj la nombro pligrandigxas. Estas tie ankaux materialo de multaj vegetaranaj kaj bestrilataj organizajxoj. The Vegetarian Society of the United Kingdom enretigis multon el siaj informoj, do konektante al gxi vi povas trovi la cxiujn informojn pri VegSocUK. La informoj pritraktas cxiajn vegetaranismajn temojn inter A kaj Z. Estas kreskanta grupo da homoj, kiuj interesigxas pri vegetaranismo, vegetalanismo, kaj bestaj aferoj, kaj kiuj gxuas oftan kontakton per la sendado de retposxtaj mesagxoj en distribulistoj. Vi povus sendi mesagxon petante aligxon, kaj fari multajn novaj kontaktoj. Ni devas kiel eble plej multe utiligi la evoluigxantan tehxnologion por kiel eble plej multe atentigi cxiujn pri la vegetaranisma mesagxo. The Vegetarian Pages estas inter la cxefaj 5 elcentoj de cxiuj haveblaj materialoj, laux la nombro da konektoj. Tio montras la kreskantan popularecon de la vegetaranisma mesagxo. Ju pli da homoj retanigxos, des pli facilos fari kontaktojn kaj disvastigi la mesagxojn sen foriri de niaj komputiloj. Anstataux disdoni flugfoliojn aux reklamojn ni povos enretigi ilin kaj disvastigi ilin. Multe pli faciligxos antauxenigi la vegetaranisman mesagxon. Sxajnas facilege, cxu ne? Sed ni devas cxiam memori la amasojn da malricxuloj, kiuj ne povas aspiri al komputilo aux retkonekto. Egale gravas gajni ilin por vegetaranismo kiel la pliricxulojn. Ni scias ankaux ke, se ili vegetaranigxos, profitos ne nur ilia sano kaj la bonfarto de bestoj, sed ankaux iliaj financoj. Cxiuj ni devas labori por cxi tio. Miajn bondezirojn dum la cetero de 1996.
Maxwell G. Lee
|