International Vegetarian Union
Usona Konsilo pri Mangxajxo
El la Novajxletero de IVU , Aprilo/Majo 1996
Deutsch - English - Esperanto - Français - Italiano - Português

Sumigo de la Gvidajxoj de la Usona Dieta Konsilantaro por Usonanoj en 1995.

Por ricevi la nutrajxojn kaj aliajn materiojn necesajn por bona sano, variigi la mangxajxojn, kiujn vi mangxas. La raporto plu rekomendas, ke oni mangxu mangxajxojn el la grajna grupo el la Mangxajxa Kvarhedro kune kun legomoj kaj fruktoj kiel la bazo de sana dieto. Gxi proponas, "Gxuu mangxojn, kiuj havas rizon, nudlojn, terpomojn, aux panon cxe la centro de la telero, kune kun legomoj kaj fruktoj kaj sengrasaj mangxajxoj el la aliaj grupoj. Limigu grasojn kaj sukerojn aldonitajn en la mangxajxpreparado."

Gxi plu proponas "elektu la plimulton el viaj kalorioj el mangxajxoj en la grajna grupo, la legoma grupo, kaj la frukta grupo. Mangxu moderajn kvantojn el mangxajxoj en la lakta grupo kaj la viand-kaj-fazeola grupo. Elektu pli malmultajn mangxajxojn kun multa graso kaj sukero (mangxu ^spare)."

Gxi tiam konsideras vegetarajn dietojn kaj asertas "Iuj usonanoj mangxas vegetarajn dietojn pro kulturaj, kredaj, aux sanecaj kialoj. La plimulto da vegetaranoj mangxas laktajxojn kaj ovajxojn kaj, kiel grupo, tiuj lakto-ovo-vegetaranoj gxuas bonegan sanon. Vegetaraj dietoj kongruas kun la Dietaj Gvidajxoj kaj plenumas Rekomendatajn Dietajn Permesojn por nutrajxoj. Proteino ne estas limiga en vegetaraj dietoj se la varieco kaj kvantoj de mangxajxo mangxata suficxas."

Estas bone havi pluan konfirmon de tio, kion ni cxiuj scias, ke vegetara dieto estas valida. Gxi konfirmas trovajxojn de registarajxoj en aliaj landoj. Kiam ili ekvidos, ke oni devus forte rekomendi vegetarajn dietojn?

[food pyramid diagram]


| Artikoloj | Libroj | FAQ | Tutmonda Adresaro | IVUMail | Membroj | Novajxoj | Famaj | Frazoj | Receptoj | What's New | Mondaj Okazajxoj | Sercxi |

IVU Index
Maintained by John Davis - webmaster@ivu.org
Sendanke traduktita de Noam Mohr mohr@student.physics.upenn.edu