| Internacia Vegetarana Unuiĝo (IVU) | |
![]() |
|
|
Pri IVU |
|
| Historio kaj Celoj
La Internacia Vegetarana Unuiĝo fondiĝis en 1908 okaze de la realigo de la unua Vegetarana Kongreso en Dresden, Germanio. La ideo pri IVU venis de la Franca Vegetarna Asocio, la unua kongreso estis organizita de la Britia Asocio kaj loke de la Dresdena Asocio helpe de Vegetarier-Bund
Deutschland. Ekde tiam, pluraj mondaj kongresoj estis realigitaj tra la mondo. Vidu la tutan liston dekstre. La Internacia Vegetarana Unuiĝo estas neprofitcela organizaĵo kun malferma membriĝo al ĉiuj neprofitcelaj organizoj, kies ĉefaj celoj estas la instigado de la vegetarismo, kaj estas gvidataj ekskluzive de vegetaranoj. Kunlaboranto de IVU povas
esti iu ajn homo, familio aŭ organizo, kiu apogas la ideojn kaj celojn de IVU,
ne gravas se tiu estas vegetarano aŭ ne.
Noto pri aliĝo: Vegetarismo inkluzivas vegetalismon kaj estas difinita kiel la ne konsumo de viando, estu ĝi el bovo, porko, koko aŭ fiŝo kaj ĝiaj devenaĵoj, inkluzivante aŭ ne la konsumon de lakto kaj ovoj.
La celo de IVU estas instigi la vegetarismon tra la mondo.
Por atingi tion, ĝiaj ĉefaj celoj estas:
La aktivecoj de IVU estas regulitaj per Ĝenerala Kunsido de ĉiuj membroj ĉe ĉiu internacia kongreso. intertempe la respondeco pri la administrado de IVU estas de la Internacona Konsilantaro, kies membroj estas elektita je ĉiu kongreso. La Internacina Vegetarana Unuiĝo estas neprofitcela organizo registrita en Britio, (Reg No 4213430). La oficiala oficejo estas: Parkdale, Dunham Road, Cheshire, WA14 4QG, UK. Por pliaj detaloj kaj informoj, vidu:
Por detaloj pri membroj, kunlaborantoj, kaj Interretaj partneroj, vidu: |