Tutmonda Esperantista Vegetarana
Asocio (TEVA)
Kiam sur la sama ideala vojo renkontiĝis la rusa verkisto Lev N. Tolstoj, kiu estis vegetarano, kaj d-ro Lazaro Ludoviko Zamenhof, kiu estas la iniciatoro de la Internacia Lingvo Esperanto, naskiĝis la ideo de esperantista vegetarana movado. La 16‑an de Aŭgusto 1908 en Dresdeno (Dresden), Germanujo, fondiĝis la Internacia Unuiĝo de Esperantistaj Vegetaranoj (IUEV). Lev N. Tolstoj akceptis la honoran prezidantecon, kaj d-ro L.L. Zamenhof asertis ke li deziras egale aparteni al ĉiuj, ĉu viandomanĝantoj aŭ vegetaranoj, kaj li deziras esti kaj resti "simpla batalanto" en la movado. Administranto kaj animo de la movado estis la franca René de Ladevéze.
IUEV ŝanĝis la nomon al Vegetara Ligo Esperantista (VLE), kaj fine al Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio (TEVA).
En la unuaj jaroj, la oficiala Organo de la movado estis VEGETARANO, kaj de 1927 ĝis1932 VEGETARANO estis samtempe Organo de VLE kaj de la ne-esperantista IVU (International Vegetarian Union); ĝi enhavis internaciajn informojn pri vegetarismo en la lingvoj Esperanto, angla, franca kaj germana. Aktiva estis la kunlaborado inter la du movadoj.
La celo de TEVA estas: “disvastigi Esperanton inter vegetaranoj kaj vegetarismon inter Esperantistoj, cele al respekto al la naturo kaj al ĉiuj vivantaj estaĵoj.”
TEVA havas Reprezentantojn en 38 landoj.
Esperanto estas la oficiala lingvo de la Asocio.
TEVA estas Kunlaboranta kun la Universala Esperanto-Asocio (UEA), kaj estas Membro de IVU (International Vegetarian Union) kaj de EVU (European Vegetarian Union).
La oficiala Organo estas ESPERANTISTA VEGETARANO, kiu enhavas ĉiujn informojn pri la Asocio kaj artikolojn pri vegetarismo kaj Esperanto.
Per la sekva paĝaro TEVA informas rete pri asociaj aferoj kaj ĝisdatigas la eventojn.
Eniru la paĝaron