2008: jaro de centjariĝoj


LA Universala Esperanto-Asocio (UEA) festos sian centjariĝon en Roterdamo (Rotterdam), Nederlando, dum la 93-a Universala Kongreso, de la 19-a ĝis la 26-a de julio 2008; kaj la Internacia Vegetarana Unio (IVU) (International Vegetarian Union) festos sian centjariĝon de la 27-a de julio ĝis la 2-a de Aŭgusto 2008 en Dresdeno (Dresden), Germanlando.

Kaj ankaŭ TEVA festos sian centjariĝon!

En Roterdamo TEVA kunsidos dum la UK kaj prezentos sian centjariĝon. La festo daŭros poste en Dresdeno.

Kara leganto, se vi deziras aliĝi al la ĉi-supraj Kongresoj, aliĝu plej eble baldaŭ:

  • Universala Kongreso en Roterdamo: http://uea.org/kongresoj/uk_2008.html
  • Vegetarana Kongreso en Dresdeno : http://www.ivu.org/congress/2008/ Por pliaj detaloj pri nia programo, prelegoj, lecionoj de Esperanto, nia budo, kiel atingi Dresdenon de Roterdamo, renkontiĝoj, ktp. ni afable petas vin kontakti la Prezidanton de TEVA, s-ro Christopher FETTES - bloomfettes@eircom.net

    Nia paĝaro estos ofte ĝisdatigita kun ĉiuj planitaj aranĝoj kaj utilaj informoj.

    Oficiala invito de TEVA al Dresdeno
    Raporto pri la agado de TEVA en Dresdeno