Monda Tago de Esperanto
15a de decembro


La celo de la MONDA TAGO DE ESPERANTO estas porti E-mesaĝon tien, kie nia lingvo ankoraŭ ne estas konata. Sen trudi ĝin, ni simple montru ekster la limoj de niaj E-organizaĝo, kiel ĝi utilas per pluraj avantaĝoj.

La pasintan decembron multegaj mesaĝoj alvenis okaze de la TAGO.

Al niaj bondeziroj, ke la baroj falu; ke ni libere laboru, ke la uzado de nia lingvo por nia laboro pli kaj pli disvastiĝu laŭ la celo de Lazaro Ludoviko Zamenhof, la Prezidanto de UEA d-ro Renato Corsetti respondis al ni jene:

"Mi varme reciprokas viajn bondezirojn okaze de la MONDA TAGO DE ESPERANTO. Mi esperas ke aliaj asocioj aliĝos al via iniciato kaj ke ankaŭ neesperantistoj finfine rimarkos la tagon"

Kaj neesperantistoj rimarkis la tagon, kiam ili aŭdis kaj legis pri tio en neesperantistaj ĵurnaloj en diversaj landoj kaj rete.

Novaj eventoj en Esperantujo kaj pliaj pozitivaj iniciatoj povas esti temoj por venontaj agadoj. Ni prezentu belajn fotojn kun klarajm koncisaj informoj al amaskomunikiloj kaj al ĵurnalistoj, kies listo devus esti ĉiam ĝisdatigita kaj preta por sendi al ili niajn novaĵojn.

Ni ne atendu la lastan momenton. Ni komencu prepariĝadi al la TAGO. Ni organiziĝu. La samideanoj havas milojn da brilaj ideoj!

La 15-a de decembro estas ankaŭ la Tago de la Libro. Ni organizu eventojn kun ekspozicio de niaj libroj.

Fine, sed certe ne malplej grave, ni festu nian majstron, L.L. Zamenhof, kiu naskiĝis la 15-an de decembro!


TEVA - teva@ivu.org