TEVA duobligos vian monon!
Okcident-Afrika Vegetarana Kongreso
http://www.ivu.org/africa/



Fine de oktobro okazos en Ganao la dua Okcident-Afrika Vegetarana Kongreso. Ni volas sendi nian Landan Reprezentanton el Kamerunio tien por informi pri TEVA kaj pri Esperanto. Ni petas vin kontribui, kaj TEVA duobligos vian subtenon!

De la 29a de oktobro ĝis la 2a novembro 2009 (do tre baldau!) okazos en Accra la dua Okcident-Afrika Vegetarana Kongreso. IVU (International Vegetarian Union – Internacia Vegetarana Unuiĝo), kune kun landaj kaj aliaj asocioj multe subtenas tiun kongreson, tiel ke la aliĝo (inkl. de ĉiuj restadkostoj) al la kongreso estas senpaga por reprezentantoj de la landaj vegetaranaj asocioj de Afriko.

Kiel longdaŭra membro de IVU, ankaŭ TEVA, kvankam ne landa asocio, rajtas sendi nacian reprezentanton el Afriko. Momente ni havas nur unu Landan Reprezentanton en [Okcident-]Afriko, Chamberline Nguefack Zedong, el Kamerunio, kiu pretas iri al tiu kongreso.

Ni ege ŝatus ke ŝi povu partopreni tiun kongreson por tie informi la aliajn partoprenantojn pri Esperanto. Tamen, kvankam la kongreso mem estas senpaga, la vojaĝo tien kostas tro multe por ke ŝi povu tion sola pagi. Ankaŭ TEVA ne povas financi la tuton, sed jes pretas kontribui.

Ni volas peti de niaj membroj, simpatiantoj, bonvoluloj,... kontribui al tiuj vojaĝkostoj, tiel ke TEVA havu reprezentanton ĉe tiu promesplena kongreso. Por instigi vin TEVA promesas duobligi la ricevitan sumon (ĝis maksimume la bezonata sumo) por ĉi tiu unua kaj urĝa tiaspeca projekto.

Bonvolu antaŭ la 15a de oktobro pagi vian kontribuon al la konto de TEVA ĉe UEA (teva-h) kun mencio 'TEVA-reprezentanto al Vegetarana Kongreso', tiel ke Chamberline ankoraŭ povu prepari sin por la vojaĝo. Kompreneble legeblos poste raporto pri ŝia partopreno. La listo de donacintoj aperos en nia organo Esperantista Vegetarano.

Tamen, ankaŭ post tiu dato eblas ĝiri monon al la konto de TEVA kun la sama mencio. ĉar TEVA volas pli ofte havi reprezentantojn ĉe vegetaranaj kongresoj kaj subteni tiujn homojn. Se vi mem estas membro de TEVA kaj pretas iri al iu vegetarana aŭ vegana kongreso, kontaktu nin kaj proponu al ni vian planon. Klarigoj pri tio kiel pagi legeblas ĉe http://uea.org/alighoj/pag_manieroj.html. Bonvolu sciigi teva@ivu.org pri via pago. Multan dankon!

Heidi Goes
Sekreterio de TEVA