38th IVU World Vegetarian Congress
38-a Monda Vegetarana Kongreso de IVU
Dresden – Dresdeno, Germanlando
27-a Julio – 2-a Aŭgusto 2008
I N V I T O     D E     T E V A     A L     D R E S D E N O

Ni festu nian centjariĝon !
Ni portu Esperanton al Dresdeno !
Ni aliĝu
al la 38-a Monda Vegetarana Kongreso de
INTERNATIONAL VEGETARIAN UNION (IVU)
(Internacia Vegetarana Unio).
Se pli ol 30 esperantistoj aliĝos
antaŭ la 1-a de Februaro 2008;
kaj se samideanoj spertaj pri simultana tradukado
Esperanto-germana/angla ĉeestos
kaj tradukos niajn prelegojn en la germanan kaj anglan,
ankaŭ Esperanto estos uzata
dum la Vegetarana Kongreso en Dresdeno:
ni rajtos prelegi en nia lingvo
en internacia kongreso ne esperantista, kaj
Esperanto aperos oficiale inter la aliaj lingvoj.
Ni ne perdu tiun ununuran ŝancon.
Informojn nun pri la Kongreso en diversaj lingvoj ĉe :

www.ivu.org/congress/2008

Aliĝu, aligu rekte tuj kiam eble
kaj petu ke Esperanto estu uzata dum la Kongreso.
Ni festu nian centjariĝon
per nia amasa ceesto en Dresdeno !



Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio (TEVA)
Elektronika posto: teva@ivu.org