Lingva Angulo

LANDNOMOJ

Tiu ĉi estas enketo pri landnomoj. Ni dezirus scii ĉu niaj legantoj preferas la finaĵon -io, -ujo aŭ -lando de la landnomoj en Esperanto.

En la jaro 1902 nia Majstro L.L. ZAMENHOF respondis al s-ro Paul FRUICTIER el Parizo, kiu sendis al li leteron pri landnomoj, jene:

Kara sinjoro! Via opinio pri la nomoj geografiaj estas tute ĝusta, kaj vian ideon pri la uzado de la aldono "lando" mi plene aprobas. Laŭ la reguloj de Esperanto oni povas tute bone diri - Franclando, Anglolando, Kanadlando, Perulando k.t.p. -

Fakte, la nomo de kelkaj nacioj en Esperanto jam enkorpigas la vorton -lando, ekzemple Danlando, Finnlando, Greklando, Irlando, Islando, Nederlando, Novzelando, Pollando, Ruslando, Skotlando, Svislando, Tajlando, Togolando.


Enketo pri landnomoj


Kiun finaĵon vi preferas?

  • -io:
  • Britio, Francio, Italio
  • -ujo:
  • Britujo, Francujo, Italujo
  • -lando:
  • Britlando, Franclando, Itallando
    Bonvolu sendi vian elekton, indikante vian personan nomon, landon kaj aĝokategorio (juna, meza, juna en la koro) al teva@ivu.org
    Estontece en nia paĝaro ni uzos por niaj asociaj informoj la finaĵon de la landnomoj, laŭ via elekto.
    Kompreble ĉiuj aŭtoroj en siaj artikoloj estos liberaj uzi la finaĵon, kiun ili deziras.