 |
Movada Foiro |
La movada foiro estas sukcesa iniciato de UEA, kiu permesas al ĉiuj landaj kaj fakaj asocioj
kaj al ĉiuj aliaj movadaj instancoj prezenti senpage dum la Universala Kongreso de
Esperanto sian agadon al la kongresanaro.
Okaze de la UK en Florenco (Firenze), Itallando), TEVA prezentis eksposicion de sia informmaterialo
kaj de sia agado.
La 4-an de aŭgusto 2007, okaze de la Movada Foiro en Jokohamo, Japanlando, TEVA havis budon por disdoni siajn kajerojn,
kalendarojn, bildkartojn, glumarkojn kaj informmaterialon. Respondeculoj estis TEVA-anoj Francesco MAURELLI kaj
Yosinori SATO (Nori), Landa Reprezentanto. S-anino Filomena Canzano helpis.
Partoprenis en la Foiro interalie
Asocioj Amerika, Araba, Aŭstralia, Brazila, Brita, Ĉeha, Finna, Franca, Germana, Israela, Itala, Kroata,
Kuba, Litova, Nederlanda, Pola, Japana kaj Fakaj Asocioj Budhana, Familia, de la infanoj, junuloj, instruistoj,
katolikoj, muzikistoj, poŝtistoj kaj telekomunikistoj, sciencistoj, sennaciistoj, de la Vatikana Radio, vegetarana,
verkista, ktp.