|
Tutmonda Esperantista
Vegetarana Asocio (TEVA) |
|
BONVENON AL NIAJ LEGANTOJ!
Laŭ la celo de nia Asocio ni
disvastigas Esperanton inter vegetaranoj kaj vegetarismon inter esperantistoj, kaj ni varme bonvenigas niajn
legantojn, kiuj vojaĝas kun ni sur tiujn ĉi verdajn vojojn.
Kunlaboru kun ni!
Bonvenaj estas viaj reagoj kaj viaj sugestoj.
Ĉu vi pensas ke vi festos kun ni nian centjariĝon?
Ĉu vi konas en via urbo aŭ en aliaj urboj kaj landoj rekomendindajn restoraciojn vegetaranajn, kie la
menuoj estas nur vegetaraj? Sendu al ni la adresojn kun detaloj, kaj ni aldonos ilin en
nia paĝo.
Aperos baldaŭ paĝo pri la Historio de nia Movado. Se vi havas dokumentajn informojn, sendu
ilin al ni kaj ili riĉigos nian paĝon.
Kion vi opinias pri landonomoj? Ĉu vi preferas la nomon Britio, Britujo aŭ Britlando?