Al la nova Prezidanto de la Universala Esperanto-Asocio, d-ro Probal DASGUPTA, elektita okaze de la Universala
Kongreso de Esperanto (4-11 aŭgusto 2007) en Jokohamo, Japanujo, TEVA sendis la jenajn bondezirojn:
Estimata Prezidanto! La Estraro kaj la Membraro de Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio (TEVA), kiu
estas Faka Asocio Kunlaboranta kun UEA, kaj kiu ankaŭ festos sian centjariĝon en 2008, deziras
al vi sukcesan kaj fruktoplenan laboron!
kaj d-ro Dasgupta respondis:
Estimataj TEVA-gekolegoj,
mi tre kore dankas pro tiu ĉi salutmesaĝo de Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio, kaj aparte ĝojas
aŭdi, ke ankaŭ ĝi festas centjariĝon!