El Japanio
!!! Universala Kongreso 2007 !!!

   


La tagon post la Movada Foiro, en la apuda kongresejo en ZAIM okazis Vegetara Lunco ne nur por oficialaj partoprenantoj de la UK, sed ankaŭ por japanaj ne-Esperantistoj, kiuj interesiĝas pri vegetarismo.



Kolektiĝis pli mapli 60 personoj kaj duono estis ne-Esperantistoj. Oni manĝis veganan lunĉon, kiu estis preparita de fama vegana kafejo en la centro de Tokio. Ĉefaj manĝaĵoj estis branrizo, tempeo kun blanksezama saŭco kaj fritita pseŭdoviando el sojfabo. Aldone, Nori preparis panon kun olivoleo kaj frititan pseŭdokolbason. Dume estis tri parolantoj. La mastro de tiu vegana kafejo parolis pri la manĝaĵoj kaj sia pensmaniero pri veganismo rilate al bestaj rajtoj. Due parolis la direktoro de Japana Vegetarana Asocio pri la historio kaj la nuna situacio de vegetarismo en Japanio. Fine, parolis Francesco Maurelli pri graveco ke Esperanto bone funkciu inter vegetaranoj kaj pri du gravaj kongresoj kiuj okazos en 2008, nome, UK en Roterdamo kaj vegetarana kongreso en Dresdeno. Nori tradukis ĉion Esperanten kaj japanen. Nori disdonis mapeton pri restoracioj rekomendindaj en Jokohamo, kvankam ne estis tre multaj, kaj vegetaran pasporton en la du lingvoj, Esperanto kaj la japana, kiu utilas en ordinaraj restoracioj por eviti miskomprenon pri io manĝebla. Plie Nori alportis multajn ĉinajn nudelojn kun supo por veganoj. Ĉe ZAIM oni povis aĉeti ilin malmultekoste.


Al la venonta en Roterdamo!